Dosiero:Flago-de-la-Respubliko-Kongo.svg

Jen flago de la afrika ŝtato Kongo Brazavila (Respubliko Kongo) - ne miksenda kun la najbara lando Kongo Kinŝasa (Demokratia Respubliko Kongo), la eksa "Zairio".

En esperantaj tekstoj la iom neformala nomo Kongo Brazavila anstataŭ la ŝtate oficiala Respubliko Kongo longe estis tre uzata - kompreneble la adjektivoj Brazavila kaj Kinŝasa pli klare kaj politike neŭtrale identigas la landojn kun siaj ĉefurboj, pli ol faras la iom arbitra kaj politike subjektiva aldono de adjektivo "demokratia" al iu el ili (ĉu do la regiono ĉirkaŭ Brazavilo nomindus "Maldemokratia Respubliko Kongo"?? Certe ne! Klare tio ofendus...). Sed por havi ambaŭ variaĵojn ankaŭ en flagonomo, nun denove ekzistas tiu-ĉi dosiero kun la oficiala nomo, aldone al la intertempe sole uzita Flago-de-Kongo-Brazavila . Ambaŭ variaĵoj restu, kaj ambaŭ estu almenaŭ iom uzataj, por ne aŭtomate forstrekiĝi.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search