Dua-kanonaj libroj

La dua-kanonaj libroj ĝenerale temas pri tiuj libroj de la Malnova Testamento, kiuj estas laŭ la katolika eklezio validaj partoj de la Biblio, dum judoj kaj protestantoj rigardas ilin kiel apokrifojn, t.e., kiel ekster-kanonajn librojn. La termino estas uzebla ankaŭ pri la propraj kanoneroj de aliaj eklezioj.

Tiujn ĉi librojn oni nomas ankaŭ, malpli precize, malfruaj skriboj de la Malnova Testamento.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search