Dupiramido

Dupiramido
Edra figuro V4.4.n
Verticoj n+2
Lateroj 3n
Edroj 2n trianguloj
Geometria simetria grupo Duedra simetrio Dnh (se la pluredro estas edro-transitiva)
Propraĵoj Konveksa (se la bazo estas konveksa), edro-transitiva (se la du piramidoj estas edro-transitivaj kaj egalaj)
Duala Prismoj
vdr

En geometrio, n-latera dupiramido estas pluredro formita per kunigo de du n-lateraj piramidoj bazo al bazo, la bazoj devas esti egalaj por ĉi tio. Povas prenita unu piramido kaj kunigita kun ĝia spegula bildo.

La referencita n-latero en la nomo de la dupiramido estas ne iu ekstera edro sed la bazo de la fontaj piramidoj, kiu fakte jam ne estas edro de la dupiramido.

La edro-transitivaj dupiramidoj estas la dualaj pluredroj de la uniformaj prismoj kaj ĝiaj edroj estas izocelaj trianguloj.

Tri dupiramidoj povas esti egallateraj trianguledraj pluredroj, do havi nur egallaterajn triangulojn kiel edroj: la okedro (kvarlatera dupiramido), kiu estas platona solido kaj la triangula kaj kvinlatera dupiramidoj, kiuj estas solidoj de Johnson.

Dupiramido povas esti projekciita sur sferon kiel n egale spacitaj linioj de longitudo irantaj de unu poluso al la alia poluso kaj dusekcanta la sferon ekvatoro. Dupiramidaj edroj, tiam estas projekciitaj kiel sferaj trianguloj, kaj unu ĉi tia sfera triangulo estas la fundamenta domajno en la duedra simetrio Dnh.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search