Duvalenta operacio

Duvalenta operacioduargumenta operacio estas operacio kies valento estas du, do funkcio ĵetanta kartezian produton A×B de du aroj al iu aro C.

Tre ofte A, B kaj C estas la sama aro, kaj do temas pri funkcio ĵetanta A×A al A — tian ĉi apartan specon de operacio oni nomas interna operacio sur la aro A. Tiaj estas, ekzemple, la bazaj operacioj adicio, subtraho, multipliko kaj divido, kvankam por multaj algebraj strukturoj divido estas difinita ne sur la tuta aro A×A (divido per nulo ne estas difinita en ringoj).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search