Dzonka lingvo

dzonka
ཇོང་ཁ
lingvo • moderna lingvo
suda tibeta lingvaro
Parolata en Butano
Parolantoj 171 000
Denaskaj parolantoj 133 000
Skribo Tibeta skribo
Lingvistika klasifiko

Ĉinotibeta
Tibetobirma
Tibeto-Kanaŭra
Bodiŝa
Tibeta lingvaro
Centra Tibeta
Suda
Dzonka
Oficiala statuso
Reguligita de Dzongkha Development Commission
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 dz
  ISO 639-2 dzo
  ISO 639-3 dzo
  SIL DZO
  Glottolog nucl1307
Angla nomo Dzongkha
Franca nomo dzongkha
Vikipedio
vdr

La dzonka lingvo, foje dzonga (propralingve: འབྲུག་རྒྱལ་འཛིན་གཙུག་ལག་སློབ་སྡེ་) estas ĉinotibeta lingvo parolata de pli ol duonmiliono da homoj en Buthano; ĝi estas la sola oficiala kaj nacia lingvo de la Buthana Regno[1]. Speciale adaptita versio de la tibeta alfabeto estas uzata por skribi la dzonkan lingvon.

La vorto "dzonga" (aŭ "dzongkha") signifas la lingvo (ka, ཁ་) parolata en dzong (རྫོང་), kie la dzongoj estas monaĥejoj fortresigitaj kiuj troviĝas en Buthano, konstruitaj de Ŝabdrungo Ngavang Namgjel en la 17-a jarcento. La dzonga lingvo kaj ĝiaj dialektoj estas la indiĝena lingvo de ok okcidentaj distriktoj de Buthano. Aliaj lingvoj kutime praktikataj en Buthano estas la ŝarĉopka kaj la nepala.

La dzonga estas lingvo derivita de la antikva tibeta. La unua versio de libro priskribanta la gramatikon de la zdonka estis eldonita en la jaro 1992 kaj verkita de la nederlanda lingvisto George Driem, laŭ komisio de la butana registaro. Li same identigis plurajn indiĝenajn lingvojn de la lando. Kune kun la denaska parolanto Karma Tshering li verkis gramatikan libron por la dzonga lingvo. 'Romia dzonga' estas la norma fonologia latinigo de la dzonga lingvo kiu estis ankaŭ evoluigita fare de George Driem.

La dzonga estis deklarita kiel la nacia lingvo de Buthano en 1971. La lingvo estas parolata de 130 000 personoj en la okcidento de la lando (plus aldonaj 3 000 en Barato).

La dzonga estas instruata en lernejoj kune kun la angla. Ĉar kelkaj subjektoj estas instruataj en la angla (matematiko, scienco, ktp), la dzonga suferas rektan konkuradon de tiu lingvo, situacio kiu estas nuntempe ne favora al ĝi.

Ĝia ISO-kodo estas dz. Ekzistas ankaŭ jam Vikipedio en la dzonga lingvo.

  1. (en) "Constitution of the Kingdom of Bhutan. Art. 1, § 8" (PDF). Government of Bhutan. 2008-07-18.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search