E@I

E@I
emblemo
volontula asocio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2005 vd
Lando(j) Slovakio vd
Sidejo Partizánske
Lingvoj
Esperantovd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr
Partoprenintoj de la seminario E@I-8 Lingvoj en interreto okazinta en novembro 2006 en Brno.

E@I (elparolu "e-ĉe-i"; oficiala nomo, ia. mallongigo de Edukado ĉe Interreto kaj Esperanto ĉe Interreto) estas politike neŭtrala, neregistara junulara organizo kiu realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi la interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin. E@I planiĝis en 1999 kaj formiĝis kiel laborgrupo dum same nomita seminario en la jaro 2000; en 2003 ĝi fariĝis faka sekcio de TEJO kaj en 2005 memstariĝis kiel organizo kun jura personeco registrita en Slovakio. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei retpaĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri la kunuzeblo de Esperanto kaj interreto por tutmonde komuniki facile kaj rapide. E@I estas membro de Eŭropa Junulara Fonduso kaj de la Civitana Platformo por Multlingveco de la Eŭropa Komisiono. Projektoj de E@I estas finance subtenataj precipe de Esperantic Studies Foundation, de la eŭropuniaj programoj Junularo en ago kaj Tutviva lernado (agentejo EACEA), kaj de aliaj organizoj kaj unuopuloj. La plej konata projekto estas lernu!.

En jaro 2021 la oficejo de E@I translokiĝis al la urbo Nová Dubnica.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search