Eako | |
---|---|
![]() | |
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Egino |
Edzo/Edzino | Endeïs |
Kunulo | Psamathe |
Infanoj | Peleo • Phocus • Telamono • Alcimache |
Laŭ la helena mitologio, Eako (helene Αἴακός Aiakos, Lamentado aŭ Naskiĝita el Tero) estis reĝo de la insulo Egino, sur la Sarona Golfo. Li iĝis ege fama pro sia virta koncepto de kompato kaj religiemo, kaj la justeco per kiu li regis sur sia lando. Lia juĝado estis tre konata tra la tuta Grekio, kaj multaj homoj, kaj eĉ dioj, vojaĝis al Egino nur por ricevi konsilon de li[1][2]. Tiel, post lia morto, oni nomumis lin juĝiston de la animoj en Erebo, kune kun la kretanoj Minoo kaj Radamanto. Posta versio asertas ke Eako juĝis la eŭropanojn (laŭ tiu versio li estis filo de Zeŭso kaj Eŭropo, Radamanto la Azianojn kaj Minoo esprimis la definitivan voĉon dum malfacilaj aferoj[3]. Laŭ la decido de ĉi tiuj juĝistoj, la animoj de mortintoj restis por ĉiam ĉu en la Tartaro, se ili malbone agis dum vivo, ĉu sur la Asfodela Ebenaĵo se ne, aŭ sur la Elizeaj Kampoj kaze ke ili travivintis eksterordinaran bonan vivon. Li ankaŭ kontrolas ke la animoj kuj alvenas al Hadeso estas tiuj, kies vivoj estis tranĉitaj de Atropo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search