Ebola epidemio en Okcidentafriko (2014)

Ebola epidemio la 8-an de aŭgusto 2014

Epidemio de Ebola malsano en Okcidenta Afriko komenciĝis en Gvineo en februaro de 2014 kaj daŭris ĝis 2017, atestita en Liberio, Sieraleono, Niĝerio kaj, eble, en Malio. La okazaĵo estis unika: tia epidemio unuan fojon komenciĝas en Okcidenta Afriko, tial kuracistoj en siferintaj landoj ne scipovis defendi la loĝantaron, kio riskis kaŭzi amaspanikon kaj misinformadon[1]. Eŭropa Komisiono, CEDEAO, CDS kaj aliaj gravaj organizaĵoj de la mondo sendis monrimedojn kaj helpantaron por helpi al gvinea registaro kontraŭstari al la epidemio. Laŭ asertoj de Keiji Fukuda, direktoro pri sekureco de la Monda Organizaĵo pri Sano, ĉi tiu epidemio estis la plej forta[1].

La 8-an de aŭgusto 2014 Monda Organizaĵo pri Sano nomis la epidemion tutmonda minaco[2]. La usona Nacia Instituto de Sano la 26-an de novembro 2014 anoncis sukceson de unua provo de Ebola-vakcino.[3]

  1. 1,0 1,1 Рекордная вспышка лихорадки Эбола озадачила врачей, Vesti.ru, 10-a de aprilo 2014 (ruse)
  2. Эксперты ВОЗ признали эпидемию лихорадки Эбола угрозой для всего мира (ruse)
  3. "La usona Nacia Instituto de Sano la 26-an de novembro 2014 anoncis, ke eksperimenta vakcino por prevento de la malsano de Ebola-viruso estis bone tolerita kaj produktis reagojn de imunsistemo en ĉiuj 20 sanaj plenaĝuloj, kiuj akceptis klinikan provon" - artikolo en la retejo de Ĉina Radio Internacia la 27-an de novembro 2014 Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine (esperante)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search