Eduardo la 7-a (Albert Edward, Alberto Eduardo de Saksio-Koburgo kaj Gotao, naskita la 9-an de novembro 1841 en Londono, mortinta tie la 6-an de majo 1910) estis reĝo de Britio, reĝo de la regnoj en la Brita Naciaro kaj imperiestro de Barato. Li estis tre populara kaj ŝatata societa persono.
Li estis filo de reĝino Viktorino kaj la unua britia monarĥo el la dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Li regis de la 22-a de januaro 1901 (morto de lia patrino) ĝis sia morto.
Eduardo iĝis reĝo je la aĝo de 59 jaroj kaj estis princo-heredonto (kun la titolo Princo de Kimrujo) pli longe ol iu ajn alia brita reĝo (la nuna heredonto, Princo Karlo, naskiĝis en 1948, do estas heredonto nur de 58 jaroj). Dum lia regado, nun nomata Eduarda periodo, unuafoje estis rekonita la ofico de Brita ĉefministro. Kiel unua brita monarĥo Eduardo vizitis Rusion; li ankaŭ kontribuis al la modernigo de la brita militŝiparo kaj al reformado de la medicinaj servoj de la armeo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search