Egiptio

Egiptio
arabe جمهورية مصر العربية (Ĝumhurijat Miṣr al-'Arabijah)
Respubliko
Oficiala nomo: Araba Respubliko Egiptio
Himno: Biladi, Biladi, Biladi (Mia lando, mia lando, mia lando)
Rivero Nilo
Ĉefurbo Kairo
 - alteco 68 m s. m.
 - koordinatoj 30° 3′ 29″ N 31° 13′ 44″ O / 30.05806 °N, 31.22889 °O / 30.05806; 31.22889 (mapo)
Plej alta punkto Monto Katerino
 - situo Sinajo
 - alteco 2 637 m s. m.
Areo 980 869,0 km² (98 086 900 ha)
Loĝantaro 81 931 242 (2012)
Denseco 83,53 loĝ./km²
sendependeco 2-a de februaro 1922
Prezidanto Abdel Fattah el-Sisi
 - Ĉefministro Mustafa Madbuli
Horzono +2
UTC+3 (somere) (UTC+2)
ISO 3166-1 EGY, EG
Interreta domajno .eg
Telefona kodo +20
nacia tago 23-a de julio
Monunuo pundo (EGP)
Lingvoj Araba
Plej ofta religio Islamo
Situo de Kairo enkadre de Egiptujo
Situo de Kairo enkadre de Egiptujo
Situo de Kairo enkadre de Egiptujo
Vikimedia Komunejo: Egypt
Portalo pri Afriko

Egiptio (arabe مِصر, Miṣr, en egipta dialekto Maṣr) aŭ Egiptujo, oficiale la Araba Respubliko de Egiptio, estas transkontinenta lando tra la nordorienta angulo de Afriko kaj sudokcidenta angulo de Azio per landponto formita de la Sinaja Duoninsulo. Egiptio estas lando mediteranea borde de la Gaza Bendo kaj Israelo al la nordoriento, la Akaba Golfo oriente, la Ruĝa Maro oriente kaj sude, Sudano sude kaj Libio okcidente. Tra la golfo de Akabo kuŝas Jordanio, kaj trans la Sinaja Duoninsulo kuŝas Saud-Arabio, kvankam Jordanio kaj Saud-Arabio ne dividas landlimon kun Egiptujo.

Egiptio havas unu el la plej longaj historioj de iu ajn lando, traktanta sian heredaĵon reen al la 6-a al la 4-a jarmilo a.K. Konsiderata lulilo de civilizacio, Malnova Egiptio vidis iujn el la plej fruaj evoluoj de skribado, agrikulturo, urbanizado, organizita religio kaj centra registaro.[1] Konkretaj monumentoj kiel ekzemple la piramidoj de Gizo (nekropolo) kaj ĝia Granda Sfinkso, ankaŭ la ruinoj de Memfiso, Tebo, Karnak, kaj la Valo de la Reĝoj, reflektas ĉi tiun heredaĵon kaj restas grava fokuso de scienca kaj populara intereso. La longa kaj riĉa kultura heredaĵo de Egiptio estas integra parto de sia nacia identeco, kiu suferis kaj ofte asimilis diversajn fremdajn influojn, inkluzive de greka, persa, roma, araba, otomana kaj nubia. Egiptio estis frua kaj grava centro de kristanismo, sed estis plejparte izolita en la sepa jarcento kaj daŭre estas plejparte islama, kvankam kun grava kristana minoritato.

De la 16-a ĝis la komenco de la 20-a jarcento, Egiptujo estis regita de eksterlandaj imperiaj potencoj: nome la Otomana Imperio kaj la Brita Imperio. Moderna Egiptio datiĝas de 1922, kiam ĝi gajnis nominalan sendependecon de la Brita Imperio kiel monarkio. Tamen, brita militokupacio de Egiptio daŭris, kaj multaj egiptoj kredis, ke la monarkio estis instrumento de brita koloniismo. Post la revolucio de 1952, Egiptio forpelis britajn soldatojn kaj burokratojn kaj finis britan okupacion, oni ŝtatigis la brit-tenitan Suezan Kanalon, oni ekzilis la reĝon Faruk la 1-an kaj sian familion, kaj la lando deklaris sin kiel respubliko. En 1958 ĝi kunfandiĝis kun Sirio por formi la Unuiĝintan Araban Respublikon, kiuj dissolviĝis en 1961. Dum la dua duono de la 20-a jarcento, Egiptujo suferis socian kaj religian disputon kaj politikan nestabilecon, batalis plurajn armitajn konfliktojn kontraŭ la najbara Israelo nome en 1948, 1956, 1967 kaj 1973, kaj okupante la Gazan Bendon ĝis 1967. En 1980, Egiptio subskribis la Camp David-Interkonsentojn, retiriĝante de la Gaza Bendo kaj agnoskante Israelon. La lando daŭre alfrontas defiojn de terorismo, politika mizero kaj ekonomia subevoluo.

Islamo estas la oficiala religio de Egiptujo kaj la araba estas ĝia oficiala lingvo.[2] Kun pli ol 95 milionoj da loĝantoj, Egiptujo estas la plej loĝata lando en Nordafriko kaj en la araba mondo, la tria plej loĝata en Afriko (post Niĝerio kaj Etiopio), kaj la dek-kvina plej loĝata en la mondo. La granda plimulto da ĝiaj homoj loĝas proksime de la bordoj de la Nilo-rivero, areo de ĉirkaŭ 40,000 kvadrataj kilometroj, kie troviĝis la sola plugebla (kultivebla) teritorio. La grandaj regionoj de la Sahara Dezerto, kiuj konsistigas la plej multajn areojn de Egiptujo, estas malmulte loĝataj. Ĉirkaŭ duono de la loĝantoj de Egiptujo loĝas en urbaj areoj, kun plejparto disvastigita tra la dense loĝataj centroj de plej granda Kairo, Aleksandrio kaj aliaj gravaj urboj en la Nildelto.

Egiptio estas konsiderita regiona potenco en Nordafriko, Mezoriento kaj la islama mondo, kaj meza potenco tutmonde.[3] La ekonomio de Egiptio estas unu el la plej grandaj kaj plej diversigitaj en Mezoriento, kaj estas projektita kiel unu el la plej grandaj en la 21a jarcento. En 2016, Egiptio renkontis Sudafrikon kaj iĝis la dua plej granda ekonomio de Afriko (post Niĝerio).[4][5] Egiptio estas fondinta membro de Unuiĝintaj Nacioj, Movado de Nealiancitaj Landoj, Araba Ligo, Afrika Unio kaj Organizo de Islama Kunlaboro.

  1. Midant-Reynes, Béatrix. The Prehistory of Egypt: From the First Egyptians to the First Kings. Oxford: Blackwell Publishers.
  2. "Constitution of The Arab Republic of Egypt 2014" (PDF). sis.gov.eg. Arkivita (PDF) el la originalo en 18a de julio 2015. Alirita la 22an de julio 2019.
  3. "Lessons from/for BRICSAM about south–north Relations at the Start of the 21st Century: Economic Size Trumps All Else?". International Studies Review. 9.
  4. "South Africa just lost its spot as Africa's second largest economy". Arkivita el la originalo en 13a de novembro 2017. Alirita la 22an de julio 2019.
  5. "South Africa's Economy Falls To Third Behind Nigeria, Egypt". Arkivita el la originalo en 1a de decembro 2017. Alirita la 22an de julio 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search