Ejfelo

Ejfelo
Geografia regiono

LandoGermanio

Supermara alteco747 m ü. NHN [+]
- koordinatoj50° 25′ 2″ N, 6° 48′ 47″ O (mapo)50.4171055555566.8130527777778Koordinatoj: 50° 25′ 2″ N, 6° 48′ 47″ O (mapo)
Plej alta punktoHohe Acht [+]
Akvokolektejo5 300 km² (530 000 ha) [+]
Areo5 300 km² (530 000 ha) [+]

Materialovulkana petro, ardezo, kalkoŝtono, kvarcito, grejso, bazalto [+]

Ejfelo (Tero)
Ejfelo (Tero)
mapo pri la Ejfelo

Ejfelo (Rejnland-Palatinato)
Ejfelo (Rejnland-Palatinato)
DEC

Map
Ejfelo
Vikimedia Komunejo:  Eifel [+]
vdr
Geografia situo de la Eifel en Germanio

Eifel - germana prononco [AJfel] - aŭ esperante Ejfelo[1] estas la nomo de mezalta montaro, kiu situas en la okcidenta parto de Germanio inter Aachen en la nordo, Trier en la sudo kaj Koblenz oriente. La montaro geologie estas parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro kaj iuj aŭtoroj priskribas ĝin kiel la germana parto de la mezmontaro Ardenoj.

Ĝin limigas oriente kaj sude la valoj de la Rejno (oriente de ĝi najbaras la montara regiono Westerwald) kaj de la Mozelo (sudoriente de ĝi najbaras la montara regiono Hunsrück). Okcidente ĝi transiras al la Ardenoj en Belgio kaj Luksemburgio kaj al la Ösling en Luksemburgio.

La montaro havas vulkanan devenon, kaj en satelitaj bildoj plurloke oni vidas tutrondajn lagojn, kiuj fakte estas eksaj vulkanaj krateroj.

  1. artikolo Ejfelo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search