Ekarto

Ekarto estas ebla diferenco inter reala kaj skribita (sciata) valoroj de matematikafizika variablo.

Ekarto estadas absoluta kaj relativa:

  • La absoluta estas ΔX = maks (|Xskribita-Xreala|)
  • La relativa estas δX = ΔX/|Xreala| ~= ΔX/|Xskribita|

Absoluta kaj relativa ekartoj neniam estas negativaj nombroj!

Ekarto estadas pri ĉi tiuj okazoj:

  • Kalkulado kun limigita precizeco

Ekzemple oni kalkulas 3.3*8.2. Ĝi egalas al 27.06. Sed se oni povas uzi nur unu ciferon post la punkto (ja preskaŭ ĉiam estas ia limo de kvanto da ciferoj), la rezulto estas 27.1.

Pri ĉi tiu konkreta okazo, la absoluta ekarto estas 0.04.

Sed ĉar oni ĝenerale ne scias, kia diferenco estas en ĉiu konkreta okazo, la absoluta ekarto de tia kalkulo estas 0.05 - maksimuma ebla diferenco inter kalkulita kaj preciza rezultoj, se estas nur unu cifero post la punkto.

Nominala valoro, skribita sur rezistilo, kondensatoro ktp ĉiam estas ne tute preciza. Faranto de la elemento garantias nur, ke la reala valoro ne pli diferenciĝas de la nominala ol je certa valoro.

Ekzemple, rezistilo povas esti 2.2 kom +-2%. Tiam la relativa ekarto estas 0.02.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search