Ekonomio de Brazilo

Sanpaula Borso.
proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Brazilo, 2019

Ekonomio de Brazilo estas la plej granda en Sudameriko kaj la oka plej granda en la mondo. Brazilo estas unu el la plej industriigitaj landoj en Sudameriko. Industriaj centroj estas la ŝtatoj San-Paŭlo, Minas-Ĝerajso kaj Rio-de-Ĵanejro[1]. Brazilo estas kalkulita kiel unu el la BRIK-landoj kune kun Rusio, Hindio kaj Ĉinio.[2]

Brazilo havas vastajn rimedojn de krudmaterialoj, sed ekspluatado de ili estis malfacila pro longaj distancoj kaj manko de kapitalo kaj transportaj ligoj. Brazilo havas la plej grandajn mondajn kuŝejojn de fererco kaj ankaŭ havas manganon, stanon, kupron, baŭksiton, fosfaton, karbon kaj nafton.[3] La brazila registaro kontrolas kelkajn industriojn, sed la plej granda parto de la financado venas de eksterlando. Efektive, la lando luktas kun sia ekstera ŝuldo kaj masiva inflacio, kiu kreas grandegan breĉon inter riĉuloj kaj malriĉuloj.[4]

  1. La mondo, en kiu ni vivas 1 (1990) p. 92
  2. Another BRIC in the wallLa Ekonomiisto. 21/04/2008 Referite al la 18-an de marto 2012
  3. La mondo, en kiu ni vivas 1 (1990) p. 92
  4. La mondo hodiaŭ: Sudameriko (1997) p. 24

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search