Eksplodmotoro

Motoro Mercedes-Benz V6, kun 6 clindroj (1996).

Eksplodmotoro estas brulmotoro, kiu funkcias per interna brulado[1]. La plej ofta eksplodmotoro estas tiu, kiu bruligas benzinon. Aliaj eksplodmotoroj uzas dizelbrulaĵon, hidrogenon, metanon, propanon, k.a. Motoroj tipe uzas nur unu specon de brulaĵo, kaj bezonas adaptiĝon por alĝustigi la miksaĵon aero-brulaĵan por uzi aliajn brulaĵojn.

En benzina motoro, miksaĵo benzin-aera disĵetiĝas en cilindron. Piŝto premas la miksaĵon kaj elektra fajrero bruligas ĝin. La eksplodo kreas varmegon, kaj la varmegaj gasoj repuŝas la piŝton. La eksplodgasoj forventumiĝas, kaj la ciklo rekomenciĝas. La movado de la piŝto kreas rondmovadon. Valvoj regas la ĵetadon de la benzinaera miksaĵo kaj ellasas gasojn kiam taŭgas.

  1. Eksplodo aŭ detonacio estas speciala formo de bruligado, pri kiu la rapideco de la flamfronto estas almenaŭ parte supersona. En sparkilaj motoroj, detonacio estas paneo ene de tiuj motoroj. Dum normala funkcio, ne estas do vera eksplodo de la miksaĵo krom en la okazo de malĝusta alĝustigo de la injekto aŭ la malfermo de la valvoj.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search