Ekspozicio

Istanbul - Ekspozicio pri la koloroj en antikveco

Ekspozicio estas daŭra aŭ portempa publika elmontrado de objektoj (eksponaĵoj) al publiko.

La ekspozicio povas havi promocian, vendan aŭ dokumentan celon; ĝi povas esti daŭra, portempa aŭ cikla (ekz. bienalo; ĝi povas esti specifa, rilatante al nur unu kategorio de objektoj, periodo, aŭtoro ktp. aŭ ĝenerala aŭ kolektiva.

Laŭ Francisko Azorín Ekspozicio estas Solena elmontrejo de artaj aŭ industriaj produktoj, ofte en pluraj pavilionoj kaj kun amuzaj altiriloj.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina expositio el ex + ponere (ekstere meti).[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 64.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search