Elegio

Elegio laŭ William Bouguereau, 1899

Elegio en la klasika Helena kaj Latina estis poemo, kiun karakterizas la alternado de heksametroj kaj pentametroj; la t.n. elegiaj versoj.

La esprimo devenas de la greka elegeia (funebra kanto) kaj signifas en ĝia moderna akcepto poemo en ĝema tono, elvokante foreston de karuloj, pro morto, ama disiĝo aŭ aliaj kialoj. Ĝi estas grava ĝenro de lirika poezio.

Elegio ankaŭ estas muzikĝenro, distingebla per sia trista kaj morna emo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search