Elfstedentocht

La Elfstedentocht [elfstEdentoĥt] (dekunu urba veturo) estas proksime 200 kilometroj longa sketoveturo sur naturglacio. Leeuwarden, la ĉefurbo de la provinco Frislando en Nederlando, estas delonge la forir- kaj alvenloko. Krom la “elfstedentocht” sur naturglacio, ankaŭ estas i.a. vetbicikla-, rem- kaj motorcikla “elfstedentocht”.

La veturo kondukas la partoprenantojn tra la dekunu urboj en Frislando kiuj iam ricevis urborajtojn; de Leeuwarden (frise: Ljouwert) al Sneek (Snits), IJlst (Drylts), Sloten (Sleat), Stavoren (Starum), Hindeloopen (Hylpen), Workum (Warkum), Bolsward (Boalsert), Harlingen (Harns), Franeker (Frjentsjer), Dokkum kaj denove returnen al Leeuwarden.

Itinero de la veturo
frise distanco ekde la forirpunkto (km)
Leeuwarden (foriro) Ljouwert 0
Sneek Snits 22
IJlst Drylts 26
Sloten Sleat 40
Stavoren Starum 66
Hindeloopen Hylpen 77
Workum Warkum 86
Bolsward Boalsert 99
Harlingen Harns 116
Franeker Frjentsjer 129
Dokkum Dokkum 174
Leeuwarden (alveno) Ljouwert 199

Ĉiu partoprenanto ricevas dum la aliĝo stampkarton. En la suprenomitaj dukunu urboj kaj en du sekretraj lokoj estas kontrolstacioj. Tie la konkurs- kaj plezurveturantoj devas montri iliajn stampkartojn kiuj poste estas –per mane- stampitaj. Ĉiu partoprenanto ricevas la "Elfstedenkruisje"-n (medalo en la formo de kruceto) nur se ĉiuj stampoj estas sur la karto kaj li/ŝi antaŭ meznokte transiras la finan linion en Leeuwarden.

Konata trapasejo de la “Elfstedentocht” estas Bartlehiem kie la sketistoj dufoje preteriras, survoje de Franeker al Dokkum kaj returne el Dokkum al Leeuwarden.

Kiam okazas la “Elfstedentocht”, centmiloj da spektantoj spitas la malvarmon kaj kuraĝigas la sketantojn.

En 1986 princo Willem-Alexander partoprenis je la “Elfstedentocht”, sub la pseŭdonimo W.A. van Buren.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search