Elton John

Elton John
Elton John en 2008
Elton John en 2008
Bazaj informoj
Naskonomo Reginald Kenneth Dwight
Naskiĝo 25-an de marto 1947 (1947-03-25) (77-jaraĝa)
en Pinner, Middlesex
Edz(in)o Renate Blauel • David Furnish
Ĝenroj Rok-muziko, popmuziko, piana roko, glam-roko
Profesio Muzikisto, kantisto
Aktivaj jaroj 1964 — nuntempo
Eldoninto Uni, MCA, Geffen, Rocket/Island, Universal, Interscope, Mercury, UMG
Parencaj
temoj
Billy Joel
Eminem
The Who
Blue
Bryan Adams
Ronan Keating
Mary J. Blige
Anastacia
Randy Newman
Tim Rice
Kiki Dee
Freddie Mercury kaj Queen
John Lennon
Retejo EltonJohn.com
Signifa instrumento
piano
Elton John
Oskar-premiito
Persona informo
Elton Hercules John
Reginald Kenneth Dwight
Naskonomo Reginald Kenneth Dwight
Naskiĝo 25-an de marto 1947 (1947-03-25) (77-jaraĝa)
en Pinner, Middlesex
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Muziko • Universitato de Londono • St. Thomas Aquinas High School vd
Familio
Patro Stanley Dwight vd
Patrino Sheila Eileen Farebrother vd
Edz(in)o Renate Blauel • David Furnish vd
Infanoj 2
Profesio
Alia nomo Elton John vd
Okupo kantistokomponisto • filmaktoro • klavaristo • pianisto • diskografa artisto • HIV/AIDS activist • muzikisto • kantotekstisto vd
Laborkampo pop-muzikorok-muzikologrokopop-rokmuziko • piano performance • popola muziko vd
Aktiva en Nov-JorkoUsonoAnglio vd
Aktiva dum 1962– vd
Verkado
Verkoj Billy Elliot the Musical ❦
Goodbye Yellow Brick Road ❦
Your Song ❦
Tiny Dancer vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro Elton Hercules JOHN (naskiĝis 25-an de marto 1947 en Pinner, Anglio kiel Reginald Kenneth Dwight) estas popmuzika kantisto, komponisto kaj pianisto kaj unu el la plej sukcesaj muzikistoj de la popmuzika historio.

Liaj albumoj vendiĝis tra la jaroj en pli ol 300 milionoj da ekzempleroj, kio igas lin unu el la kvin plej furoraj muzikistoj de ĉiuj tempoj. Li tenas la rekordon de furoranta unuopaĵa kanto de ĉiuj tempoj, de kiam komenciĝis la simpla furorlisto "Kandelo en la vento" (la atingo estas notita en la Guinness-libro de rekordoj). Krome, ankaŭ la akustika trako de la animacia filmo The Lion King (La leona reĝo), kiun li komponis, estas la plej vendata de ĉiuj tempoj. John gajnis ses Grammy-Premion, kvin Britajn Muzikajn Premiojn, du Oskarojn, du Premiojn Ora Globo kaj Tony-Premion. Li ankaŭ ricevis la titolon de kavaliro.

Lia kariero daŭras kvin jardekojn, kaj dekoj de la kantoj, kiujn li verkis kaj prezentis, atingis la plej altan lokon de la muzikaj furorlistoj tra la mondo. Krom lia komerca sukceso, John estas konsiderita unu el la plej gravaj kaj influaj komponistoj en popmuziko kaj rok-muziko. Oni konsideras, ke li sukcesis, grandparte, konservi la centran lokon de la piano en rokenrolo. Ŝlosilaj elementoj en lia muzika sukceso inkluzivas: lia melodia talento, la tekstoj de liaj kantoj, lia pasia kantado per sia riĉa tenora voĉo kaj lia pianludado, influita de gospelo. En liaj muzikaj aranĝoj, la uzo de la kordinstrumento estas elstara. Li estas fama ankaŭ pro siaj stilo de vestoj kaj ekstersceneja konduto.

Iuj el liaj plej ĉefe konataj kantoj estas "Rocket Man" kaj "Tiny Dancer" de la fruaj 1970-aj jaroj. En 2011, la revuo Rolling Stone vicigis lin 49-an en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj.

La 21-an de decembro 2005, kelkajn tagojn post permeso registri samseksajn ligojn en Britio, Sir Elton edziĝis kun sia longtempa koramiko David Furnish.

La 24-an de januaro 2018, kavaliro Elton anoncis pri sia fina muzik-vojaĝo (septembro 2018 - 2021) nomita 'Farewell Yellow Brick Road' (Adiaŭ, Flava Brika Vojo).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search