Emuo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Emuo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornithes
Ordo: Strutoformaj
Familio: Dromaiedoj
Genro: Dromaius
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Oni trovis la emuon en la regionoj indikitaj nigre ĉi tie.
Oni trovis la emuon en la regionoj indikitaj nigre ĉi tie.
Oni trovis la emuon en la regionoj indikitaj nigre ĉi tie.
Sinonimoj

Dromiceius novaehollandiae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Emuo (Dromaius novaehollandiae) estas nefluga aŭstralazia birdospecio en la ordo Strutoformaj. Ĝi estas la plej granda birdo indiĝena de Aŭstralio kaj la ununura vivanta membro de la genro Dromaius. Ĝi estas la duna plej granda nuna birdo en la mondo laŭ alto, post sia parenco el la Strutoformaj nome la struto. Kvankam malpli granda ol la afrika struto, la emuo atingas 1,90 m kaj 55 kg. Estas tri subspecioj de emuoj en Aŭstralio. La emuo estas komuna ĉe plej el la kontinenta Aŭstralio, kvankam ĝi evitas tre loĝatajn areojn, densajn arbarojn, kaj aridajn areojn.[1] Ĝi vivas nur en Aŭstralio, en mezsekaj ebenaĵoj kaj duonarbaroj. Ĉar emuoj foje serĉas profiti el la homa aktiveco, t.e. agrikulturo, ili estis persekutataj, sed nunepoke la homoj defendas sin pli per bariloj ol per militartileria atako kiel en 1932.

Emuo.

La mildapluma, bruna, nefluga birdo atingas ĝis 2 m alte. Ili havas longajn fajnajn kolojn kaj krurojn. Emuoj povas veturi grandajn distancojn je rapida, facila trotado kaj, se necese, povas rapidiri ĝis je 50 km/h.[2] Ties longaj kruroj permesas ilin fari pasegojn de ĝis 275 cm.[1] Ili estas oportuneme nomadecaj kaj povas veturi longajn distancojn por trovi manĝon; ili manĝas varion de plantoj kaj insektoj, sed ankaŭ manĝas ĉiun taŭgan nutraĵon: semojn, herbojn, radikojn, insektojn, ktp., kaj oni scias, ke ili povas rezisti semajnojn sen manĝo. Emuoj englutas ŝtonetojn, vitraĵojn kaj metaleroj por mueli manĝon en la digesta sistemo. Ili trinkas malofte, sed trinkas grandajn kvantojn kiam estas oportuno. Emuoj sidas surakve kaj ankaŭ kapablas naĝi. Ili estas scovolemaj birdoj kiuj sekvas kaj rigardas aliajn animalojn kaj homojn. Emuoj ne dormas la tutan nokton sed nur dum kelkaj mallongaj momentoj side.

Emuoj estas sociaj birdoj, vivantaj sole sed movantaj grupe. Emuoj uzas siajn fortungenhavajn piedojn kiel defenda mekanismo. Ties kruroj estas inter la plej fortaj el ĉiu animalo, kaj permesas ilin rompi metalajn dratbarilojn. Ili havas bonajn vid- kaj aŭd-kapablojn, kio permesas ilin detekti predantojn en najbareco. La plumaro varias laŭregione, kongrue kun la ĉirkaŭa medio kaj plibonigante sian kamufleblon. La pluma strukturo evitas eniron de varmo en la haŭto, kio permesas liin esti aktivaj eĉ dum la meztaga varmo. Ili povas toleri ampleksan gamon de temperaturoj kaj termoreguliĝi efike. Kaj maskloj kaj inoj estas malfacile distingeblaj laŭvide, sed povas esti diferencataj laŭ la tipoj de laŭtaj sonoj kiujn ili elsendas per manipulado de gonflebla kolsako.

Natura emuo en sudorienta Aŭstralio

Emuoj reproduktiĝas en majo kaj junio kaj ne estas monogamaj; luktado inter inoj por partnero estas komuna. Inoj povas pariĝi kelkajn fojojn kaj demetas kelakjn ovokvantojn en unu sezono. La emuino demetas kvin ĝis dek-kvin ovojn kiuj estos kovataj de la masklo, kiu ankaŭ zorgos la idojn. Tiel la emuino povas serĉi alian masklon. La animaloj plipeziĝas antaŭ la reprodukta sezono, kaj la masklo faras plej kovadon, perdante pezon dum tiu tempo ĉar li ne manĝas. La kovado daŭras 56 tagojn, la emuidoj povas marŝi post kelkaj horoj kaj restos kun sia patro dum kvin monatoj. Ili atingos plenan grandon post ĉirkaŭ ses monatoj, sed povas resti kun sia familio ĝis la venonta reprodukta sezono post duonjaro. Emuoj povas vivi inter 10 kaj 20 jaroj en naturo kaj estas predataj de dingoj, agloj kaj akcipitroj. Ili povas salti kaj piedfrapi por eviti dingojn, sed kontraŭ agloj kaj akcipitroj, ili povas nur kuri kaj turneviti.

Dromaius novaehollandiae - Muzeo de Tuluzo

La Tasmania emuo kaj la Kinginsula emuo, nome subspecioj kiuj iam loĝis respektive en Tasmanio kaj en Kinginsulo iĝis formortinta post la eŭropa setliĝo en Aŭstralio en 1788, kaj la distribuado de la kontinentaj subspecioj estis influitaj de homa agado. Iam komuna ĉe la orienta marbordo, emuoj estas nune nekomunaj tie; male la disvolviĝo de agrikulturo kaj havigo de rezervita akvo en la interno de la kontinento pliigis la teritorion de la emuoj en aridaj regionoj, kaj estas nun Malplej Zorgiga por konservado. Ili estis fonto de manĝo kaj energio por indiĝenaj aŭstralianoj kaj komencaj eŭropaj setlantoj. Emuoj estas bredataj por ties viando, oleo, kaj ledo. La emua viando estas sengrasa kaj kvankam komercistoj asertas, ke la oleo havas kontraŭ-ŝvelan kaj kontraŭ-oksidan efikojn, tio ne estis science pruvita ĉe homoj. La emuo estas grava kultura simbolo de Aŭstralio. Ĝi aperas ĉe la Blazono de Aŭstralio, diversaj moneroj, elstare ĉe la mitologio de indiĝenaj aŭstralianoj, kaj centoj de lokoj nomiĝas laŭ la emuoj.

  1. 1,0 1,1 Davies, S. J. J. F. (1963). “Emus”, Australian Natural History 14, p. 225–229. 
  2. Emu. NSW department of Environment & Heritage. Alirita 5a Feb 2013.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search