Encikliko

Encikliko estas cirkulero de la papo pri la katolika doktrino kaj/aŭ aktualaj temoj de kristana vivo. Ĝi direktiĝas al la episkoparo, sed ankaŭ al la tuta (katolika) eklezio. Papo Johano la 23-a eĉ direktis enciklikojn al "ĉiuj homoj de bona volo".

Etimologie la vorto devenas de la nov-latina esprimo littera encyclica (cirkulera letero, rondletero), de la helena εκκύκλιος [enkiklios], laŭ κύκλος [kiklos] = cirklo.

Historie ankaŭ la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio dissendis enciklikojn, kutime okaze de sia kronado.

La katolikaj enciklikoj kutime estas nomataj laŭ siaj unuaj vortoj. Plej ofte ili estas en la latina lingvo, sed ekzistas esceptoj; ekzemple Pio la 10-a verkis la enciklikon Mit brennender Sorge (kun brula zorgo) en la germana lingvo, ĉar ĝi direktiĝis precipe al nazia Germanio. Alian enciklikon, non abbiamo bisogno (ni ne bezonas) li verkis en la itala lingvo.

Enciklikoj ne nepre estas devigaj partoj de la doktrino; ili povas esti nuraj admonoj aŭ opini-esprimoj de la papo, se li ne eksplicite nomas ilin dogmaj. En la 20-a jarcento tio okazis nur unufoje, en la encikliko Munificentissimus Deus, per kiu Pio la 12-a en 1950 deklaris, ke Sankta Maria iris korpe, ne nur anime, al la Ĉielo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search