Eric Hobsbawm

Eric Hobsbawm
Persona informo
Eric John Ernest Hobsbawm
Naskiĝo 9-an de junio 1917 (1917-06-09)
en Aleksandrio
Morto 1-an de oktobro 2012 (2012-10-01) (95-jaraĝa)
en Londono, Anglio,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Highgate Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj anglagermanafrancaitalahispana vd
Loĝloko Vieno • Villa Seutter • BerlinoLondono vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater King's College
St Marylebone Grammar School (en) Traduki
Prinz-Heinrichs-Gymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunisma Partio de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Leopold Percy Hobsbaum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Nelly Hobsbaum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Muriel Seaman (en) Traduki
Marlene Hobsbawm (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Julia Hobsbawm (en) Traduki
 ( Marlene Hobsbawm (en) Traduki)
Andy Hobsbawm (en) Traduki
 ( Marlene Hobsbawm (en) Traduki)
Joss Bennathan (en) Traduki
 ( Marion Bennathan (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
universitata instruisto
muzika ĵurnalisto
socihistoristo
ekonomia historiisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Internaciaj rilatoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Age of Revolution: Europe 1789–1848 ❦
Banditoj ❦
La Aĝo de Kapitalo: 1848–1875 ❦
The Age of Extremes: A History of the World, 1914–1991 ❦
Primitive Rebels: Studies in Archaic Forms of Social Movement in the 19th and 20th centuries vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eric John Earnest HOBSBAWM [Eric Obstbaum] (naskiĝinta la 9-an de junio 1917 en Aleksandrio, Egiptio, mortis la 1-an de oktobro 2012 en Londono) estis juddevena[1] brita marksisma historiisto kaj verkisto. Li estis dum longa tempo ano de la iama Komunista Partio de Britio kaj de Komunist-Partia Grupo de Historiistoj. Li ankaŭ estis prezidanto de Birkbeck College (Universitato de Londono).

Hobsbawm, unu el la plej gravaj britaj historiistoj, skribis grandskale pri vasta gamo de temoj. Kiel marksisma historiisto li fokusiĝis en la analizo de la "duobla revolucio" (la Franca Revolucio kaj la Brita Industria Revolucio). En ili li vidis la movan forton malantaŭ la reganta tendenco al liberala kapitalismo hodiaŭ. Alia revenanta temo en lia laboro estis tiu de sociaj banditoj, fenomeno kiun Hobsbawm provis situi en la tereno de la signifa socia kaj historia kunteksto, male al la tradicia vidpunkto konsideri ĝin kiel spontanean kaj neantaŭvideblan formon de ribelo.

Unu el la temoj, pri kiu interesiĝas Hobsbawm estas la disvolviĝo de tradicioj. Li studis pri sociaj konstruiĝoj de tradicioj en kuntekste de nacio-ŝtato. Li argumentis, ke multaj tradicioj estas kreitaj de naciaj elitoj por pravigi la ekziston kaj gravecon de siaj naciaj ŝtatoj.

Lia plej grava kontribuo el popola vidpunkto estis liaj libroj La epoko de la revolucio, 1789-1848; La epoko de kapitalismo; La epoko de la imperio, 1875-1914 kaj La epoko de ekstremoj. Iuj konsideras ĉi tiun verkaron la plej alirebla, noviga kaj ekscita nuntempa universala historio.

  1. (en) William Grimes, Eric J. Hobsbawm, Marxist Historian, Dies at 95, The New York Times, la 1-an de oktobro 2012

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search