Eritrocito

Eritrocitoj

La eritrocitoj (hematioj, ruĝaj globuloj) estas rondaj, plataj ĉeloj de la sango. Ilia nomo originas de la grekaj erythros : ruĝa kaj kutos: ĉelo). Ili aperas sub la mikroskopo kvazaŭ samgrandaj platoj, kiuj estas meze enpremataj. La diametro de la eritrocito estas ĉirkaŭ 8 mikrometroj, alto 1-2 mikrometroj. La maturiĝintaj eritrocitoj de la homo (kaj la mamuloj) ne havas ĉelkernon (kontraste al birdoj kaj reptilioj, kiuj havas ĉelkernon en la eritrocito). La protoeritrocitoj (kiel ekz. normoblasto) ankoraŭ havas la ĉelkernon, kiu dum la maturiĝo iom post iom malkonstruiĝas, malaperas. La ĉelplasmo de eritrocitoj estas riĉa je ruĝa sangokolorigaĵo, la hemoglobino, per kiu ili fiksas kaj transportas la oksigenon.

Ili estiĝas en la ruĝa medolo kaj vivdaŭras averaĝe 120 tagojn. Post la forkonsumo de la deponita energio, ili surfundiĝas. Sed ili ĉiam denove estiĝas en la ĉeloj de medolo, kie la ĉeloj produktas eritroblastojn kun hemoglobino, el kiuj transformiĝas normoblasto, post la elfalo de la ĉelkerno estiĝas la retikulocito, poste eritrocito, kiu enpaŝas la sangocirkulan sistemon. En plenkreskuloj troviĝas ĉirkaŭ 5 millionoj/mm³ da eritrocitoj.

La tasko de la eritrocitoj estas la oksigentransporto en la kardiovaskula sistemo. Ili akceptas en la pulmokapilaroj oksigenon kaj transportas tion tra la arteria sangocirklo al la arteriaj kapilaroj de histoj aŭ organoj, de kie la oksigeno transdoniĝas al la ĉeloj.

Kaze de anemio aŭ sangomanko, la nombro de la eritrocitoj malaltiĝis. La serpoĉela anemio estas genetike ligita malsano, ofte ĉe nigrahaŭtuloj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search