Esperanto-flago

Esperanto-flago
Proporcioj de la flago
Antikva esperanta poŝtkarto kun Zepelino kaj la Esperanto-flago en malnova formo
Foto-poŝtkarto kun la tri aŭtoroj de la Esperantista Standardo

La Esperanto-flago, Standardo EsperantistaVerda Flago estas unu el la simboloj de la Esperanto-movado. Inter la plej universale rekonitaj simboloj, la flago reprezentas popolon kaj la tutan valoron, kiun tiuj homoj esprimas, eĉ se ili ne havas propran ŝtaton[1].

Ĝi konsistas el verda tuko, havanta en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton kun verda stelo; komence, en la stelo estis la litero E. Ĝia verdo simbolas la esperon, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, kaj la kvinpinta stelo (nomata "verda stelo") la kvin (laŭ tradicia kalkulo) kontinentojn.

  1. (eo) D-ino Lorena Bellotti, Respekti flagon estas sinteno al interkultura demando, HeKo n-ro 56 4-C, la 7-an de marto 2021

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search