Etisalat | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno vd | ||
Dum | 1976 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Sidejo | Abudabio | |
Lando | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | |
Dungitoj | 11 000 (stato: 2009) | |
Agokampo | fiksa telefono | |
filiaj kompanioj | e& Egypt • Etisalat • Morocco Telecom vd | |
Posedataj kompanioj | Gevora Hotel • Morocco Telecom • Ufone vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Emirates Telecommunication Group Company PJSC (arabe مؤسسة الإمارات للاتصالات, Mu'asissat al-'Imārāt lil-'Ittiṣālāt, laŭvorte, "Emirates Institute for Communications"), kun varmarko Etisalat (arabe اتصالات, ittiṣālāt, laŭvorte "komunikaĵoj") estas plurnacia emirlanda entrepreno por telekomunikado, kiu funkcias en 15 landoj tra Azio, Mezoriento kaj Afriko. En Februaro 2014, Etisalat estis la 14a plej granda movebla-telefona entrepreno en la mondo, kun totala nombro de klientoj de pli ol 167 milionoj. Ĝi estas la nura ret-provizanto en UAE.[1] Etisalat estis nomita la plej pova kompanio en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj fare de Forbes Mezorienta en 2012.[2]
En 31a de Decembro 2015, Etisalat informis enspezon de 51.7 mil milionoj da AED kaj netan profiton de 8.3 mil milionoj da AED.[3] La totala merkat-kapitaligo de la kcompanio estas de 87.7 mil milionoj da AED.[4]
Etisalat estas unu el la kernoj de Interreto en Mezoriento (AS8966), kiu havigas aliron al aliaj telekomunik-serviloj en la mondoregiono. Ĝi estas ankaŭ la plej granda portanto de internacia voĉtrafiko en Mezoriento kaj Afriko kaj la 12a plej granda voĉtrafikanto en la mondo.[5]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search