Evildea

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Evildea
Persona informo
Aliaj nomoj Evildea
Naskiĝo 13-an de februaro 1987 (1987-02-13) (37-jaraĝa)
en Aŭstralio
Lingvoj anglaEsperantoĉina
Ŝtataneco Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
jutubisto
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Láadan The Feminist Language | Láadan la feminisma lingvo
vdr

Richard DELAMORE (naskiĝis la 13-an de februaro 1987) estas YouTube‑komediisto, aktoro, kaj paroladisto, loĝanta en Aŭstralio [1] [2], kiu uzas la kaŝnomon Evildea en sia videobloga kanalo en YouTube. Evildea estas unu el la plej aktivaj esperantistoj, kiuj komencis YouTube‑filmetan blogon[1]. En Twitter la jutubisto havis la gramatike nekutiman peton, ke parolante pri la persono "per tripersona pronomo," oni "bonvolu uzi «ĝi» anstataŭ «li»".[3]

En 2014, la esperantisto estis membro de la teamo kiu helpis lanĉi la IPTV Esperanto-TV[4], kun la celo montri nur Esperantan enhavon kaj Esperanto-filmojn, kiujn oni ne povas spekti ekzemple en YouTube[2].

Krom tiuj retaj agadoj, Evildea ankaŭ verkis recenzojn, ekzemple pri la libreto “Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo”[5], por la n‑ro 28 de la bulteno Esperanto en Afriko, 2016.

En 2024 li havis kamean rolon en la serio Esperanto Senlime.

  1. 1,0 1,1 Pirlot, Germain (februaro 2016). “Evildea — Richard Delamore — la plej aktiva kaj stulta Esperanto‑jutubisto”, Eŭropa Bulteno (PDF) (157), p. 10. 
  2. 2,0 2,1 Aleks Kadar intervjuas Richard Delamore pri Esperanto-TV por Muzaiko
  3. noto de la 30-a de decembro 2018 en Twitter
  4. Esperanto‑TV lanĉiĝis. Aŭstralia Esperanto‑Asocio. Arkivita el la originalo je 2016-04-08. Alirita 2016-04-03.
  5. Esperanto en Afriko n‑ro 28 Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine, p. 7

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search