La Fédération Internationale de Football Association (esperante Federacio Internacia de Futbalo Asocia) aŭ simple FIFA estas la internacia rega instanco de la sporto futbalo. Ĝia hejmo estas Zuriko, Svislando.
La organizaĵo funkcias kune kun regionaj filioj, kiuj kontrolas disvolvadon de futbalo en diversaj partoj de la mondo. La ses konfederacioj, kiuj konsistigas FIFA-n, estas:
FIFA organizas, inter aliaj, la jenajn futbal-konkursojn:
FIFA ankaŭ antaŭenigas la sporton, reguligas la transdonadon de futbalistoj inter teamoj, kaj eldonas la premion FIFA Monda Ludanto de la Jaro.
La regulojn de futbalo regas la Internacia Komitato de Futbalo Asocia (IFAB), kiun konsistigas kvar reprezentantoj el FIFA, kaj po unu el la Angla Futbalo-Asocio, la Skota Futbalo-Asocio, la Kimra Futbalo-Asocio kaj la Irlanda Futbalo-Asocio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search