Fabrikado

Vario de Fabrikmanieroj
Laboristo fabrikas unu el partoj de industria aŭtomata pordo.

Fabrikado estas fazo de la ekonomia produktado de havaĵoj kaj varoj. La termino povas referenci ion en ampleksa gamo de homa agado, el metiarto ĝis la plej alta teknologio, sed ĝin oni aplikas plej ofte al industria produktado, kiu konsistas en la transformado de krudmaterialoj en fabrikitaj, prilaboritaj aŭ finkompletigitaj produktoj, pretaj por ilia distribuado kaj konsumo grandskala. Ĝi postulas ankaŭ procezojn de prilaborado de duonfabrikitaj aŭ duonprilaboritaj produktoj.

La inĝenierado de fabrikado aŭ fabrikadprocezo estas la paŝoj laŭ kiuj la krudmaterialojn oni transformas en fina produkto. La fabrikadprocezo startas pere de la dezajno de la produkto kaj la specifigo de la materialoj el kiuj oni fabrikas la produkton. Tiujn materialojn oni modifas pere de fabrikadprocezoj por ke ili iĝu la postulita peco. Fabrikado estas la agado de la duaranga sektoro de la ekonomio, nomita ankaŭ industria sektoro, aŭ pli simple fabrikado aŭ industrio.

La fabrika sektoro estas tre forte rilata al inĝenierado kaj al industria dezajno. Kelkaj ekzemploj de la ĉefaj fabrikantoj en Nordameriko estas General Motors Corporation, General Electric, Procter & Gamble, General Dynamics, Boeing, Pfizer kaj Precision Castparts. Ekzemploj en Eŭropo estas Volkswagen Group, Siemens, FCA kaj Michelin. Ekzemploj en Azio estas Toyota, Yamaha, Panasonic, Mitsubishi, LG kaj Samsung.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search