Fera Fronto | |
---|---|
Eiserne Front | |
(kvazaŭarmea organizo) | |
organizaĵo • kvazaŭmilitistaro | |
Lando | Germanio |
Partio(j) | Socialdemokratia Partio de Germanio |
Fondiĝo | 16-a de decembro 1931 |
Dissolvo | 1933 |
Ideologio | kontraŭnaziismo, kontraŭkomunismo, socialdemokratio |
La Fera Fronto (germane Eiserne Front) estis paramilitisma organizo en la Vajmara Respubliko, kiu konsistis el socialdemokratoj, laborsindikatanoj kaj liberaluloj. Ties ĉefa celo estis defendi liberalan demokration kontraŭ totalismaj ideologioj el la ekstremaj dekstro kaj maldekstro, kaj ĝi ĉefe oponis la Nazian Partion kaj ties Sturmabteilung, kaj la Komunistan Partion de Germanio kun ties Antifaschistische Aktion[1].
Formale sendependa, ĝi estis proksime asociita kun la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD). La Tri Sagoj, originale konceptitaj por la Fera Fronto, fariĝis bone rekonata simbolo de socialdemokratio reprezentanta reziston kontraŭ naziismo, komunismo kaj monarkiismo dum la parlamentaj balotoj en 1932, kaj estis adoptitaj de SPD mem[2].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search