Flandrio

Ĉi tiu artikolo temas pri norda parto de nuna Belgio. Por historia ŝtato rigardu la paĝon Graflando Flandrio.
Flandrio
Regiono
etna teritorio [+]

LandoBelgio

Ĉefurbo[[]]
- koordinatoj51° 0′ 0″ N, 4° 30′ 0″ O (mapo)514.5Koordinatoj: 51° 0′ 0″ N, 4° 30′ 0″ O (mapo)


Flandrio (Belgio)
Flandrio (Belgio)
DEC

Map
Flandrio
Vikimedia Komunejo:  Flanders [+]
vdr
La flandra Regiono :
La flandra Komunumo :
La provincoj de Flandrio
Oficiala lingvonederlanda
Sidejo de la parlamento kaj registaroBruselo
Ministroprezidanto Jan Jambon(ekde 2019)
Areo13 522 km²
Loĝantoj6 477 804 (januaro 2016)
Loĝdenso442/km²
Regiona himnoDe Vlaamse Leeuw

FlandrioFlandrujo estas la norda parto de Belgio, kie la oficiala lingvo estas la Nederlanda lingvo. Flandrio konsistas el la Flandra Regiono kaj la Flandra Komunumo. La administra sidejo de la Flandra Parlamento, kiu okupiĝas pri la rajtigoj de la Regiono kaj la Komunumo, troviĝas en Bruselo. Tio en si estas iom rimarkinda, ĉar nuntempe en Bruselo plej multaj homoj parolas la francan kaj ĉar la ĉefurbo de Belgio estas aparta lingve neŭtrala regiono, la Brusela Ĉefurba Regiono.

Oni ne konfuziĝu inter la nuntempa Flandrio kaj la historia Graflando Flandrio. Tiu konsistis el la provincoj Orienta kaj Okcidenta Flandrio, Franca Flandrio kaj la nederlanda provinco Zelanda Flandrio. En Francio la termino "Flandrio" estas ankaŭ uzata por la francaj departementoj 'Nord' kaj 'Pas-de-Calais'.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search