Flandroj

Flandroj
etno
Ĝermanoj • okcident-Eŭropanoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Germanic peoples Flemings.png

La Flandroj estas nacio konsistanta el pli ol ses milionoj da homoj[1] en Flandrio, la norda duono de la ŝtato Belgio. Flandroj parolas la nederlandan kiel tutnacian interlingvon, sed la plimulto krome parolas lokan regionan lingvon, kiel ekzemple la limburga, antverpena kaj pluraj aliaj. Ĉiuj edukitaj flandroj krome parolas fremdajn lingvojn kiel la franca, anglagermana.

Ĉar origine Flandrio estis pli granda ol nun, ekzistas Flandroj ankaŭ ekster la Flandra Regiono, nome en Flandra Zelando (nomataj Zeeuws-Vlamingen, Zelandaj Flandroj) kaj en la franca departemento Nord (nomataj Frans-Vlamingen, Francaj Flandroj).

  1. http://www4.vlaanderen.be/dar/svr/Cijfers/Pages/Excel.aspx Arkivigite je 2009-02-26 per la retarkivo Wayback Machine konsultita en 2009-03-11.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search