Foldo

Foldo kaj lango kunigantaj du tabulojn

Foldo estas longforma entranĉo en malmola materialo, ordinare destinita por ion enŝovi en ĝin.

Lango kaj foldo estas sistemo por kunigi similajn objektojn rando al rando. Plejparte ĝi estas uzata por ligno, en planko, parkedo, panelo kaj similaj konstruoj. Lango kaj foldo permesas kunigi du ebenajn pecojn tiel, ke ili formu solan ebenan surfacon.

Foldon oni trovas ankaŭ ĉe piŝto por enmeti sekurigajn ringojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search