Folkmuziko

La folkfestivalo de Viljandi, Estonio, de 2007.

Folkmuziko estas termino uzita por muzikĝenro kiu inkludas kaj tradician folkmuzikon kaj nuntempan ĝenron kiu evoluis el la unua dum la folkrevivigo de la 20-a jarcento. Kelkaj tipoj de folkmuziko povas esti nomataj mondomuziko. Tradicia folkmuzio estis difinita diversmaniere: kiel muziko disendita parole, muziko kun nekonata komponisto, muziko kiu estas ludita per tradiciaj muzikinstrumentoj, muziko pri kultura aŭ landa identeco, muziko kiu trairas inter generacioj (folkproceszo, muziko asocia kun la popola folkloro, aŭ muziko ludita laŭ konvencio laŭ longa tempoperiodo. Ĝin oni kontrastis kun komercaj kaj klasikaj stiloj. La termino originiĝis en la 19-a jarcento, sed folkmuziko etendiĝas transe.

Starte en la mezo de la 20-a jarcento, nova formo de popola folkmuziko evoluis el la tradicia folkmuziko. Tiu procezo kaj periodo estas nomita la (dua) folkrevivigo kaj atingis pinton en la 1960-aj jaroj. Tiu formo de muziko estas foje nomita nuntempa folkmuziko aŭ folkreviva muziko por distingi ĝin disde la plej fruaj folkformoj.[1] Pli malgrandaj, similaj revivigoj okazis aliloke en la mondo en aliaj epokoj, sed la terminon "folkmuziko" oni ne aplikis ĝenerale al la nova muziko kreita dum tiuj revivigoj. Tiu tipo de folkmuziko inkludas ankaŭ fuziajn ĝenrojn kiel folk rock, folk metal, kaj aliaj. Kvankam nuntempa folkmuziko estas ĝenro ĝenerale diferenca disde la tradicia folkmuziko, tre ofte oni uzas la ĝeneralan terminon por ambaŭ, kaj ofte ili kunhavas la samajn artistojn, eventojn kaj tendencojn.

  1. Ruehl, Kim. "Folk Music". Difino de About.com. Alirita la 18an de Aŭgusto, 2011.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search