Frankfurta Skolo

La Frankfurta Skolo estas skolo de socia teorio kaj politika filozofio, parte asociita kun la Institucio por Socia Enketo ĉe Universitato de Frankfurto. Fondita dum la intermilita periodo, la skolo konsistis de disidentoj, kiuj ne sentis sin apartenantaj al la ekzistaj kapitalismaj, faŝismaj, aŭ komunismaj sistemoj kiuj ĝis tiam formiĝis. Multal el tiuj teoriistoj kredis, ke la tradiciaj teorioj ne povas sufiĉe klarigi la tumultan kaj neatenditan evoluon de la kapitalismaj socioj de la 20-a jarcento. Kritikemaj kaj pri kapitalismo, kaj pri soveta socialismo, iliaj verkoj rimarkis la eblon de alternativa vojo al socia evoluo.[1]

Kvankam fojfoje nur nefirme afiliataj, la teoriistoj de la Frankfurta Skolo pensis kaj parolis laŭ komuna paradigmo; ili kunhavis la marksismajn hegelajn antaŭsupozojn kaj okupiĝis pri similaj demandoj.[2] Por plenigi la perceptitajn mankojn en klasika marksismo, ili klopodis trovi respondojn en aliaj pensoskoloj, do utiligis la trovaĵojn de kontraŭpozitivisma sociologio, psikoanalizo, ekzistadisma filozofio, kaj aliaj fakoj.[3] La eminentuloj de la fako klopodis lerni kaj sintezi la verkojn de tiel diversaj pensantoj kiel Kant, Hegel, Marx, Freud, Weber, kaj Lukács.[4]

Sekvante Markson, ili interesiĝis pri la kondiĉoj, kiuj permesas socian ŝanĝon kaj la establon de raciaj institucioj.[5] Ilia emfazo pri la "kritika" komponaĵo de teorio signife deriviĝis de ilia klopodo venki la limojn de pozitivismo, materiismo, kaj determinismo per reiro al la kritika filozofio de Kant kaj ties posteuloj en la germana idealismo, precipe la filozofio de Hegel kun ĝia emfazo pri dialektiko kaj kontraŭdiro kiel imanentaj ecoj de la homa realo.

Ekde la 1960-aj jaroj la kritikan teorion de la Frankfurta Skolo pli kaj pli gvidis la verko de Jürgen Habermas pri komunika racio, lingva intersubjektiveco kaj tio, kion Habermas nomas "la filozofia diskurso de moderneco."[6] Kritikaj teoriistoj kiaj Raymond Geuss kaj Nikolas Kompridis esprimis kontraŭecon al Habermas, pretendante, ke li subfosis la esperojn por socia ŝanĝo, kiuj unue donis la celon al la diversaj projektoj de kritika teorio—ekzemple, la problemo, pri kion signifu racio, la analizo kaj pligrandigo de "kondiĉoj de ebleco" por socia emancipiĝo, kaj la kritiko pri moderna kapitalismo.[7]

  1. Held, David (1980). Introduction to critical theory: Horkheimer to Habermas. University of California Press, p. 14
  2. Finlayson, James Gordon. (2005) Habermas a very short introduction. ISBN 978-0192840950.
  3. "Frankfurt School". (2009). En Encyclopædia Britannica. Citita el Encyclopædia Britannica Online: http://www.britannica.com/EBchecked/topic/217277/Frankfurt-School (Alirita la 19-an de decembro 2009)
  4. Held, David (1980), p. 16
  5. Held, David (1980), p. 15
  6. Habermas, Jürgen. (1987). The Philosophical Discourse of Modernity. MIT Press.
  7. Kompridis, Nikolas. (2006). Critique and Disclosure: Critical Theory between Past and Future, MIT Press

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search