Freiburg

Ĉi tiu artikolo temas pri urbo "Freiburg im Breisgau". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Freiburg (apartigilo).
Freiburg im Breisgau
urbo
FlagoBlazono

SituoFreiburg
- alteco278 m ü. NHN
- koordinatoj48° 0′ N, 7° 51′ O (mapo)47.9947222222227.8497222222222

Akvokolektejo153,04 km² (15 304 ha) [+]
Areo154 km² (15 400 ha)
Loĝantaro236 140 [+] (31-a de decembro 2022)

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMEST (UTC+2)
Poŝtkodo79098–79117 [+]

Freiburg im Breisgau (Badenio-Virtembergo)
Freiburg im Breisgau (Badenio-Virtembergo)
DEC

Map
Freiburg im Breisgau

Vikimedia Komunejo:  Freiburg im Breisgau [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Freiburg im Breisgau, ofte mallongigite Freiburg i.Br. aŭ Freiburg i.B., esperantlingve Frajburgo, estas post Stutgarto, Mannheim kaj Karlsruhe la kvara plej granda urbo de Baden-Virtembergo en la sudokcidento de Germanio kaj la plej suda urbego de Germanio. Ĝi situas ĉe la koordinatoj 47° 59′ N, 7° 50′ O (mapo)47.9833333333337.8333333333333 .

La plej proksimaj urbegoj estas Mulhouse (germane Mülhausen) en Alzaco (Francio) kaj Bazelo en Svisio, 60 kilometrojn sude, Zuriko en Svisio, 86 kilometrojn sudoriente, Strasburgo en Alzazo, 85 kilometrojn nordoriente, kaj Karlsruhe, 140 km norde.

En la urbo vivas 210.000 loĝantoj, inter ili pli-malpli 30.000 gestudentoj de la universitato Albert Ludwig kaj de pluraj altlernejoj.

Ĉarma unikaĵo estas la kanaletoj "Beĥle", kiuj trafluas preskaŭ ĉiun straton de la urbocentro kaj kaŭzas ĉe malatentaj turistoj malsekajn piedojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search