Frekvenco

Pendolo farante 25 kompletajn oscilaĵojn en 60 s, frekvenco de 0.416 Hercoj.
sinusaj ondoj de diversaj frekvencoj; la pli subaj ondoj havas pli grandajn frekvencojn. Ju pli proksima estas la distanco inter du pintoj, aŭ je la sama konsidero pri malpintoj, des pli rapida estas la frekvenco.

Frekvenco estas la mezuro de la nombro da fojoj ke ripetata evento okazas en tempa unuo.[1] Por kalkuli la frekvencon oni fiksas tempan intervalon, nombras la nombron de okazoj de la evento ene de tiu intervalo, kaj tiam oni dividas tiun nombron per la longo de la tempa intervalo. Ĝi estas ankaŭ foje referencata kiel tempa frekvenco por emfazi la kontraston al spaca frekvenco, kaj ordinara frekvenco por emfazi la kontraston al angula frekvenco. Frekvenco estas esprimita en unuoj de la Sistemo Internacia (SI) de hercoj (Hz) laŭ germana fizikisto Heinrich Rudolf Hertz, kiuj signifas, ke evento ripetiĝas unu fojon en ĉiu sekundo. La koresponda periodo estas la tempodaŭro de unu ciklo en ripetata evento, kaj tial la periodo estas la reciprokaĵo de la frekvenco.[2]

Aliaj unuoj uzataj por mezuri frekvencon estas cikloj en (ĉiu) sekundo (= Hz), RPM (angle "revolutions per minute", t. e. rotacioj en ĉiu minuto). Kora pulso estas mezurata en pulseroj en minuto. Por ekzemplo, se koro frapas je frekvenco de 120 fojojn por minuto (2 hercojn), ties periodo, T — la tempa intervalo inter frapoj — estas duono de sekundo (60 sekundoj dividitaj per 120 korsonoj). Frekvenco estas grava parametro uzata en scienco kaj inĝenierado por specifigi la tempan indicon de ŝanĝo observitan en oscilaj kaj periodaj fenomenoj, kiel ĉe mekanikaj vibradoj, aŭdisignaloj (sono), radioondoj, kaj lumo.

  1. "Definition of FREQUENCY". en webster dictionary. Alirita la 3an de Oktobro 2016.
  2. "Definition of PERIOD". en webster dictionary. Alirita la 3an de Oktobro 2016.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search