Frua Mezepoko

Mapo de Eŭropo en 476, la jaro, kiam la lasta romia imperiestro estis senpovigita
Justiniano la 1-a kaj lia akompanantaro, mozaiko de la mezo de la sesa jarcento, en la Baziliko de San Vitala en Raveno, Italio
Karkasuno, tipa urbo el tiu periodo

La Frua Mezepoko estas la periodo de la historio de Eŭropo kiu etendiĝas ekde la falo de la Okcident-Romia Imperio ĝis proksimume la jaro 1000, epoko de la ekonomia kaj kultura renaskiĝo. Tri imperioj kunvivas kaj batalas por la hegemonio: la bizanca, la araba aŭ islama kaj la karola.

En la 4-a jarcento, Romio eniris en ekonomian, politikan kaj socian krizon. Pluraj ĝermanaj popoloj minacis kaj sieĝis la landlimojn de la Imperio. La imperiestro Teodozo la 1-a atingis la pacon, pere de amikec-pakto kun la visigota estro.

Sed Teodozo la 1-a forpasis en 395 lasante la imperion al siaj du filoj. Honorio en la Okcidento kaj Arkadio en la Oriento.

La forpaso de Teodozo signifis por la visigotoj la rompiĝon de la interkonsentoj realigitaj kun la Imperio. La visigota estro, Alariko la 1-a, komencigis detru-kampanjon en Balkanio. Arkadio, kun la preteksto pri ekzistado de disputo pri Ilirio, sendis la visigotojn sur la okcidenta Imperio, kie ili definitive ekloĝis. Iom poste, en 406, la romia imperio estis atakata de ĝermanaj popoloj kiuj serĉis loĝejon.

En 423, Valentiniano la 3-a sukcedis en la trono al Honorio, akceptante la invadintojn kaj iliajn monavidajn trupojn. Dum lia regado, la imperio suferis gravan avancon de la hunoj, gvide de ilia reĝo Atilo; sed ili estis bremsitaj en la Katalaŭnikaj Kampoj per romi-ĝermana pakto. La Imperio estis en disiĝprocezo kaj en 476 Romulo Aŭgustulo, lasta imperiestro de Okcidento, estis eksigita favore al Odoakro. La Okcident-Romia Imperio tiamaniere malaperis. Ekde tiu tempo, la teritorio disiĝis en diversaj reĝlandoj konataj kiel Reĝlandoj Romi-Ĝermanaj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search