Fuelpilo

per alkoholo funkciigita fuelpilo

Fuelpilo, fuela pilo, brulpilo, malprecize ankaŭ fuelĉelofuela ĉelo, estas elektrokemia pilo (galvana pilo), kiu transformas la reakcian energion de la daŭre alkondukataj fueloj kaj oksidenzoj (oksidigantoj) al uzebla elektra energio. La plej ofta fuelpilo estas la hidrogen-oksigen-fuelpilo, kiu estas tre diskutata kiel alternativa energiofonto.

La produkto de elektra energio per kemiaj fueloj, okazas hodiaŭ plej ofte per generatoroj tra movenergio, kiu estiĝas per forbruligo de kemiaj materialoj. La fuelpilo konvenas por produkti sen plua paŝo rekte el la kemia energio la elektran energion, kio estas tiel pli efektiva. Krom tio, la fuelpiloj havas – kompare al generatoroj – pli simplan konstruon kaj povas esti potenciale pli fidindaj.

Ekologie, la H-O-fuelpilo havas specifan signifon, ĉar hidrogeno estas produktebla per renoviĝanta energio, dum oksigeno estas alkondukebla el la teratmosfero. Tiel oni povas uzi ekzemple sunteknikon, por produkti hidrogenon helpe de elektrolizo de akvo. Tiel ĝi estas esperdona por la estonto, ĉar hodiaŭ ĝi kostas ankoraŭ multe.

La fuelpila teknologio estis jam uzata por energiproduktado ĉe la kosmovojaĝo de (Apollo, Space Shuttle) kaj por la submarŝipa propulsio. Ĉar la funkciigo per fuelpilo kostas multe kaj la sekura rezervigo de hidrogeno ne estas ĝis nun konvene solvita, ĝi ne disvastiĝis en normala aŭtomobiloj, sed la registaroj (Usono, EU) apogas la esplorojn per ŝtata mono.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search