Fumnebulo

Fumnebulo super Santiago, Ĉilio

Fumnebulo (angle smog) estas miksaĵo de fumoj, nebulo kaj diversspecaj poluaĵoj, formiĝanta dum iaj klimataj kondiĉoj en la atmosfero de grandaj, precipe industriaj urboj.

Fumnebulo estas plej ofte kaŭzita de industrio kaj trafiko, sed foje ĝi havas naturan kaŭzon, kiel sabloŝtormovulkana erupcio, kiuj blovas polvon kaj sablon en la aeron.

La esprimon uzis unuafoje plej verŝajne H. A. Des Voeux en 1905 por priskribi la atmosferon super britaj urboj. La angla vorto smog disvastiĝis en 1911, post kiam Des Voeux pretigis fakopinion por Manchester-a konferenco de la Brita Fumolimiga Ligo, pri la smoke-fog (fumo-nebulo) de aŭtuno 1909 en Glasgow kaj Edinburgh. Tiuj fumnebuloj mortigis pli ol 1000 homojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search