Futbala Mondpokalo 2014

Monda Ĉampionado de Futbalo 2014
Copa do Mundo de Futebol FIFA - Brasil 2014
Turniraj detaloj
Loko  Brazilo
Datoj 12-a de junio - 13-a de julio 2014
Teamoj 32 (el 5 konfederacioj)
Ejoj 12 (en 12 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Germanio Germanio (4-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Argentino Argentino
Tria pozicio Flago de Nederlando Nederlando
Kvara pozicio Flago de Brazilo Brazilo
Turniraj statistikoj
Matĉoj 64
Goloj 171  (2,67 matĉe)
Spektantoj 3 429 873  (53 592 matĉe)
Golreĝo(j) James Rodríguez
(6 goloj)
Plej bona ludisto Lionel Messi
vdr

La Futbala Mondpokalo 2014 estis la 20-a Vira Futbala Mondpokalo de FIFA, la monda ĉampionturniro de futbalo, kiu okazis de la 12-a de junio ĝis la 13-a de julio 2014 ĉe diversaj stadionoj en Brazilo. Ĝin fine venkis la germana nacia teamo de futbalo kontraŭ la argentina per 1 golo kontraŭ 0, same kiel rezultis la finalo de 1990. Temas pri la kvara venko de la germana teamo, post la pokaloj de 1954, 1974 kaj 1990, kaj ĝia unua venko post la reunuiĝo de Germanio.

La naciaj teamoj de 31 landoj kvalifikiĝis por partopreni kun Brazilo en la finala turniro. Ili ludis 64 maĉojn en 12 diversaj urboj ĉe novaj aŭ renovigitaj stadionoj. Ĝi estis la unua Mondpokalo en kiu oficialuloj uzis gollinian teĥnologion, kaj ankaŭ malaperantan ŝaŭmon dum rektaj liberaj frapoj.

Ĉiuj ĉampionaj teamoj ekde tiu de la unua Mondpokalo de 1930Anglio, Argentino, Brazilo, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, kaj Urugvajo – kvalifikiĝis por la turniro. La tiama ĉampiono, Hispanio, eliminiĝis dum la grupa fazo, same kiel iamaj ĉampionoj Anglio kaj Italio. Urugvajo eliminiĝis dum la okonfinaloj kaj Francio dum la kvaronfinaloj. La gastiganton kaj venkinton de la Pokalo de FIFA-konfederacioj 2013, Brazilon, venkis Germanio dum la unua duonfinalo. Per la venko de Germanio dum la finalo, ĝi fariĝis la unua eŭropa teamo kiu ĉampioniĝis en la Amerikoj.

Kiel ĉampionoj, Germanio kvalifikiĝis por la Pokalo de FIFA-konfederacioj 2017. Dum la Mondpokalo 2014, videventoj de FIFA en la gastigantaj urboj de Brazilo ricevis 5 milionojn da homoj, kaj la lando ricevis 1 milionon da gastoj el 202 diversaj nacioj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search