Futbala Mondpokalo 2018

Monda Ĉampionado de Futbalo 2018
Чемпионат мира по футболу 2018
Turniraj detaloj
Loko  Rusio
Datoj 14-a de junio ĝis 15-a de julio 2018
Teamoj 32 (el 6 kunfederacioj) (el 6 konfederacioj)
Ejoj 12 (en 11 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Francio Francio (2-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Kroatio Kroatio
Tria pozicio Flago de Belgio Belgio
Kvara pozicio  Anglio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 64
Goloj 169  (2,64 matĉe)
Spektantoj 3 031 768  (47 371 matĉe)
Golreĝo(j) Harry Kane
Plej bona ludisto Luka Modrić
vdr

La 21-a Vira Futbala Mondpokalo okazis en Rusio en junio kaj julio 2018. Ĝi estis la unua futbala mondpokalo en Rusio, sed ankaŭ la unua en la tuta orienta Eŭropo. Ĝi cetere estis la unua mondpokalo, kiu disvolviĝas samtempe sur du kontinentoj.

La teamo de Francio venkis en finalo kontraŭ tiu de Kroatio, kaj gajnis la Mondpokalon por la dua fojo.

La dua- kaj tria-rangita teamoj, respektive Kroatio kaj Belgio, faris ilian plej bonan rezulton en la historio de la Futbala Mondpokalo, dum la tiama ĉampiono, la teamo de Germanio, eliminiĝis dum la grupa fazo post malvenkoj kontraŭ Meksiko kaj Sud-Koreio.

Kiel ĉampionoj, Francio kvalifikiĝis por la Pokalo de FIFA-konfederacioj 2021.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search