Futbala Mondpokalo 2022

Monda Ĉampionado de Futbalo 2022
كأس العالم لكرة القدم قطر 2022
Turniraj detaloj
Loko  Kataro
Datoj 20-a de novembro 2022
ĝis 18-a de decembro 2022
Teamoj 32 
Ejoj (en 5 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Argentino Argentino
Dua pozicio Flago de Francio Francio
Tria pozicio Flago de Kroatio Kroatio
vdr

La Futbala Mondpokalo 2022 de Kataro (arabe كأس العالم لكرة القدم قطر 2022) estis la dudek-dua eldono de la vira Futbala Mondpokalo organizita de FIFA. Tiu ĉi eldono okazis de la 20-a de novembro 2022 ĝis la 18-a de decembro 2022 en Kataro, kiu akiris la organizajn rajtojn la 2-an de decembro 2010.[1]

Estis la tria fojo, kiam la Futbala Mondpokalo estis ludata sur la azia kontinento post la Futbala Mondpokalo 2002 en Sud-Koreio kaj Japanio kaj la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio (kvankam ĉi-lasta havis ununuran ejon en azia teritorio, Jekaterinburgo), kaj la unua, kiu okazis en okcidenta Azio (la azia parto de Rusio ne konsideratas parto de la regionego okcidenta Azio).[2] Ankaŭ unuafoje, la turniro okazis en Proksima Oriento, en araba lando kun islama plimulto, same kiel tiu kun la plej malgranda teritoria etendo.[3]

Ĝi ankaŭ estis la Monda Pokalo kun la plej longa atendotempo ekde 1950 kompare kun sia antaŭa eldono, ĉar ĝi okazis inter la monatoj novembro kaj decembro 2022, male al la kutimaj monatoj junio kaj julio. Paralele, ĝi estis la plej mallonga Futbala Mondpokalo ekde 1978, ĉar ĝi daŭris nur 29 tagojn kontraste al la kutimaj 32 tagoj en la lastaj ĉampionadoj.[4][5]


  1. FIFA eligió a Qatar como sede del Mundial de 2022.
  2. Sedes del Mundial Rusia 2018: Ekaterimburgo, la frontera entre Europa y Asia.
  3. Catar está entre los 10 países más seguros del mundo.
  4. La espera hacia Catar 2022, la más larga de la historia.
  5. La FIFA confirmó la fecha del Mundial 2022 de Qatar: 21 de noviembre al 18 de diciembre. Infobae.com (25 de septembro 2018). Alirita 24 de junio 2017.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search