Fuzio aŭ nuklea kunfandiĝo (anglenuclear fusion), estas kuniĝo de subatomaj partikloj aŭ nukleoj (atomkernoj) por formi pli grandajn nukleojn. Kiam fuzio okazas al nukleoj pli malgrandaj ol nukleo de fero, la maso iomete malpligrandiĝas dum la reakcio, kaj konvertiĝas al elradianta energio.