Geoffrey Chaucer

Geoffrey Chaucer
Persona informo
Geoffrey Chaucer
Naskiĝo ĉ. 1342/1343
en Londono,  Reĝlando Anglio
Morto 25-an de oktobro 1400 (1400-10-25)
en Londono,  Reĝlando Anglio
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Angloj vd
Lingvoj meza anglaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Geoffrey Chaucer
Familio
Patro John Chaucer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Agnes Copton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Philippa Roet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Thomas Chaucer (en) Traduki, Elizabeth Chaucer (en) Traduki, Lewis Chaucer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo lingvisto
politikisto
tradukisto
astrologo
filozofo
poeto
kantotekstisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Burokratio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La Rakontoj de Canterbury ❦
La libro de la dukino ❦
La Famodomo ❦
Troilo kaj Kresido ❦
La legendo de la bonaj virinoj ❦
The compleynt unto Pity ❦
A Treatise on the Astrolabe ❦
The compleynt of Venus ❦
The Complaint of Mars ❦
Chaucer's complaint unto his purse ❦
Boece ❦
Parlement of Foules ❦
The Romaunt of the Rose ❦
Anelido kaj Arcito vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Giovanni Boccaccio estis grava influo por Geoffrey Chaucer.
Portreto de Chaucer de manuskripto de Thomas Hoccleve, kiu persone konis Chaucer, tiel ĝi estas verŝajne preciza.
Chaucer kiel pilgrimanto de la manuskripto Ellesmere.
Canterbury Tales, sur ligno, 1484.
Chaucer estis la unua kiu estis entombigita ĉe la Poetangulo de la Abatejo Westminster.

Geoffrey CHAUCER [ĉose(r)] (naskiĝis ĉ. 1342/1343 en Londono, mortis la 25-an de oktobro 1400 samloke) estis angla poeto kaj verkisto.

Krom la ĉefa poeto de la meza angla lingvo (1100-1450) li ankaŭ estis filozofo kaj diplomato. Li estis la unua kiu estis entombigita ĉe la Poetangulo de la Abatejo Westminster.

Per lia majstra verko The Canterbury Tales ("La rakontoj de Canterbury") evidentas ke li estis influita de Boccaccio kaj laŭvice influis Ŝekspiron.

Li famiĝis ankaŭ kiel alkemiisto kaj astronomo kaj komponis traktaton pri astrolabo dediĉita al sia filo dekjaraĝa nome Lewis. Inter liaj verkoj elstaras La libro de la dukino (The Book of the Duchess), La Famodomo (House of Fame), la La legendo de la bonaj virinoj (The Legend of Good Women) kaj Troilo kaj Kresido (Troilus and Criseyde), sed Chaucer estas konata ĉefe pro "La rakontoj de Canterbury" (The Canterbury Tales). Chaucer ludis gravan rolon en la legitimado de la meza angla en epoko kiam la literaturaj lingvoj hegemoniaj en Anglio estis ankoraŭ kaj la franca kaj la latina.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search