Geometrio

La Géometrie de René Descartes (1637).
Taleso el Mileto.
Skulptaĵo reprezentanta Eŭklidon, Oxford University Museum.
Arkimedo, pentraĵo de Domenico Fetti (1620).

Geometrio (de la grekaj γης, "tero", kaj μετρoς, "mezuro") estas branĉo de matematiko, kiu studas spacajn rilatojn (ekz. reciprokan situon), formojn (ekz. geometriajn korpojn), grandojn kaj relativan situon de figuroj kaj ilian ĝeneraligon. La naskiĝo de geometrio okazis en antikveco pro praktikaj bezonoj: mezurado de terpecoj, volumeno ktp. Geometro estas specialisto pri geometrio,[1] nome fakulo pri geometrio, matematikisto, kiu laboras en la kampo de geometrio.

Kvankam geometrio ege evoluis dum sia historio, kelkaj ĝeneralaj konceptoj de geometrio restas fundamentaj. Tiuj estas, ekzemple, la konceptoj punkto, rekto, ebeno, distanco, angulo, surfaco kaj linio, same kiel la pli modernaj nocioj topologio kaj sternaĵo.[2]

Geometrio havas aplikojn en multaj fakoj, kiel arto, arkitekturo, fiziko, same kiel al la aliaj branĉoj de matematiko.[3]

  1. PIV
  2. Tabak, John. (2014) Geometry: the language of space and form. Infobase Publishing. ISBN 978-0816049530.
  3. Walter A. Meyer. (21-a de februaro 2006) Geometry and Its Applications. Elsevier. ISBN 978-0-08-047803-6.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search