Georgo Saville

Georgo Saville
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1879 (1879-05-03)
Morto 2-an de januaro 1962 (1962-01-02) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto (1921–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Georgo SAVILLE, (naskiĝis la 3-an de majo, 1879 Sanfrancisko, mortis la 2-an de januaro 1962[1]), usona juda bakisto, vivinta inter sia 2-a kaj 17-a jaro en Pollando. En la bakista sindikato de Sanfrancisko li batalis por oficialigo de la angla lingvo inter la plejparte germanlingva membraro. En 1921 en Novjorko li ellernis Esperanton, aliĝis al SAT kaj 8 jarojn estris Novjorkan SAT-anaron. Por Sennaciulo li verkis multajn artikolojn kun ekonomiaj kaj politikaj temoj. En la historion de la movado li enskribiĝis per tri eldonitaj tradukoj:

1930 - Jack London La Fera Kalkanumo, SAT Leipzig (tiun tradukon rekomendas Fernando de Diego studi kiel modelon de malbona traduko) - 362 p.
1936 - Hendrik Willem van Loon Rigardu la Teron, Budapest: Literatura Mondo - 454 p. : ilustr.,
1938 - Michael Gold Judoj sen mono, Libroservo Federacio de Laboristaj Esperantistoj, Amsterdam (represita en 1974 de Dansk Esperanto-Forlag) - 221 p.
  1. Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 55, n. 684 (1962), p. 203

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search