Germanlingva Vikipedio

Germanlingva Vikipedio
Retadreso de.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo germana
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 4-a de aŭgusto 2024
Artikolnombro 2 931 643
Profundeco 93.7
Paĝoj 8 075 806
Redaktoj 245 735 735
Uzantoj 4 413 200
Aktivaj uzantoj 16 950
Administrantoj 175
Dosieroj 129 608
vdr
Germanlingva vikipedia varba afiŝo pri la avantaĝoj de reta kontraste al presita enciklopedio

La germanlingva Vikipedio - germane Deutschsprachige Wikipedia - estas la en la germana lingvo verkata eldono de la libera reta enciklopedio Vikipedio. Fondita la 16-an de marto 2001 kaj atinginta milionon da artikoloj la 27-an de decembro 2009, ĝi estis la dua eldono de vikipedio kaj ĝis nun restas la dua plej larĝa, superite nur de la anglalingva Vikipedio kiu havas pli ol trioble tiom da artikoloj ol ĝi. Laŭ la stato de majo 2010, 6,8 procentaĵoj de ĉiuj vikipediaj artikoloj apartenas al la germanlingva eldono.[1] La germanlingva vikipedio el ĵurnalisma, enciklopedia vidpunkto havas altan kvalitan nivelon, kiel interalie plurfoje atestis la vikipedia fondinto Jimmy Wales, sed havas kompare al la aliaj vikipediaj eldonoj aparte kritikemajn kontribuantojn: Esploro de brita sciencistaro en 2006 montris, ke en la germanlingva vikipedio signife pli da verkita teksto estas forĵetata ol ekzemple en la nederland-, franc- aŭ japanlingva eldonoj.[2]

  1. 1969133 listo de ĉiuj vikipedioj (angle), la 14-an de majo 2010
  2. Ulrike Pfeil, Zafiris Panajiotis Zafiris kaj Ang Ĉi Siang: „Cultural differences in collaborative authoring of Wikipedia“ (kulturaj diferencoj en komuna aŭtorado de Vikipedio), en Journal of Computer-Mediated Communication (ĵurnalo de komputilo-perata komunikado) 12, 2006, Artikolo 5.. Arkivita el la originalo je 2010-05-29. Alirita 2010-05-14.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search