Glasgovo

Glasgovo
skotgaele Glaschu, skote Glesga, angle Glasgow
urbo
Fotomontaĵo
FlagoBlazono

Oficiala nomo: Glasgow
Moto: Let Glasgow Flourish

LandoUnuiĝinta Reĝlando
Konstitucia landoSkotlando

RiverojClyde, Kelvin

SituoGlasgovo
- koordinatoj55° 52′ N, 4° 15′ U (mapo)55.861111111111-4.25 [+]
Akvokolektejo3 298 km² (329 800 ha) [+]
Areo3 298 km² (329 800 ha) [+]

Loĝantaro626 410 [+] (2018)
Denseco189,94 loĝ./km² [+] [+]

Fondo6-a jarcento
estiĝo de urbo1175
UrbestroPhilip Braat (ekde 2019)

HorzonoOET (UTC+0)
- somera tempoOEST (UTC+1)
PoŝtkodoG1-G81
Telefona antaŭkodo+421-0141
ISO-3166GB-GLG

Glasgovo (Skotlando)
Glasgovo (Skotlando)
DEC
Situo de Glasgovo enkadre de Skotlando

Map
Glasgovo

Vikimedia Komunejo:  Glasgow
Retpaĝaro: www.glasgow.gov.uk
vdr
Vido al Glasgovo el Reĝina parko

Glasgovo, foje ankaŭ Glasgo (angle Glasgow [GLAZgo], skotgaele Glaschu [KLAsaĥu], skote Glesga [GLEZga]) estas la plej granda urbo de Skotlando kaj la kvara urbo en Britio kun la plej altnombra loĝantaro (post Londono, Birmingham kaj Leeds). Krome ĝi estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando.

Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 626 410 loĝantoj sur areo de 3 298 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 190 loĝantoj/km².

La urbo estas la kvina plej populara turistloko en Britio. Ĝi ankaŭ estas unu el la dek ses plej grandaj financaj centroj de Eŭropo kaj enhavas multajn el la plej grandaj entreprenaj ĉefsidejoj de Skotlando kaj estas tial grava parto de la UK-ekonomio.

En la lastaj jaroj, la plej multaj el la domoj spertis fasadajn renovigadojn kaj reakiris siajn originajn kolorojn. Elstaraj modernaj konstruaĵoj en Glasgovo inkludas la Glasgow Royal Concert Hall, la Glasgovan Sciencocentron kaj la Skotan Ekspozician kaj Konferencan Centron, kun la Clyde Auditorium dezajnita fare de Norman Foster.

Glasgovo estis la gastiganta urbo de la Konferenco pri Klimata Ŝanĝo de la UN (COP26) en 2021.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search