Granada Milito

Rendición de Granada (Granada cedo), de Francisco Pradilla de la dua duono de la 19-a jarcento.

La Granada Milito estas la nomo per kio oni kutime konas la aron de militaj operacoj kiuj okaziĝis inter 1482 kaj 1492, dum la reĝado de la Katolikaj Gereĝoj, en la interno de la Granada regno.

Ili finis per la Kapitulacoj por la Granada cedo de la reĝo Boabdilo, kiu laŭlonge de la milito dubadis inter alianco, duobla ludo, la konformiĝo kaj la malferma kontraŭstaro inter ambaŭ flankoj. La dek militaj jaroj ne estis konstantaj: kutime la klimato markis sezonan ritmon kiu komencis printempe kaj haltis vintre. Krome, la konflikto dependis de nombraj militaj kaj civilaj okazaĵoj: ĉefe pro la internaj disiĝoj ene de la islama flanko; dum en la kristana estis decida la kapablo integriĝi en komuna celo de la kastiliaj urboj kaj nobelularo kaj la grava puŝo de la klerikaro sub la aŭtoritato de la plipoviĝantaj Katolikaj Gereĝoj. La partopreno de la Kronlando de Aragono (kies regnoj estis multe malpli ligitaj al la reĝa aŭtoritato) estis malpli grava: krom la ĉeesto de la propra reĝo Fernando konsistis en la mara kunlaborado, la partopreno de spertaj artilerianoj kaj iom da monprunto. Evidentiĝis la naturo de la entrepreno, klare kastilia, kaj la rekta integriĝo en la Regno de Kastilio de la konkerita regno.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search