Granda baziliko

La katolika eklezio nomas siajn ses plej altrangajn preĝejojn grandaj bazilikojlatine Basilicae Maiores, en singularo Basilica Maior; komprenu la grandan bazilikon, kiel ĉefbaziliko. Kvar el la ses grandaj bazilikoj troviĝas en Romo, la aliaj du en Asizo. La kvar grandaj bazilikoj en Romo ĝis la jaro 2006 havis la titolon patriarka baziliko kaj tiam rebaptiĝis papa baziliko (itale Basilica papale), kiam papo Benedikto la 16-a forigis sian antaŭan titolon "patriarko de la okcidento". La plej granda el inter la papaj bazilikoj estas la Baziliko de Sankta Petro de Romo, la formale plej altranga tamen la Baziliko Sankta Johano de Laterano, kiu iom pompe ankaŭ nomatas "patrino de ĉiuj katolikaj preĝejoj“.

Baziliko Sankta Johano de Laterano
Baziliko de Sankta Petro de Romo
Baziliko Sankta Maria la Granda
Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj

La 11-an de decembro 2006 la katolika kardinalo Cordero Lanza di Montezemolo kadre de gazetara konferenco anoncis, ke la kvar grandaj bazilikoj, kiuj ĝis nun nomatis "patriarkaj bazilikoj", estonte havu la nomon papaj bazilikoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search