Grinckerna muziko

Grinckerna muziko estas muzikstilo, kiu radikas en la fruaj 1980-aj jaroj. Ĝi ekestis preskaŭ samtempe en Britujo kaj Usono. La mondeto de grinckerna muziko estas subgrundo-medio, la memfara principo estas vaste disvastiĝinta, kaj nur malmultaj publikigoj okazas je la grandaj diskeldonejo. Grinckerna muziko estas nun rigardata kiel subĝenro de metalroko.

Grinckerna muziko kontentiĝas pri la klasika instrumentaro de rokmuziko (frapinstrumentaro, elektra gitaro kaj elektra basgitaro), ĝia kantado estas fremdigita ofte ĝis nekomprenebleco. Ekde la 1990-aj jaroj grinckernaj bandoj ankaŭ uzas elektronikajn instrumentojn kiel frapinstrumentaraj komputiloj. Tipe por la muziko estas la uzo de eksplodaj ritmoj, kiuj povas atingi rapidecojn de 180 bpm kaj pli. Kiel inventinto de la ĝenronomo, ne tamen de la ĝenro mem, validas la angla frapinstrumentisto Mick Harris. Komence la kantotekstoj estis iomete socikritikemaj kaj maldekstrumaj. Dumpase de la tempo evoluis subĝenroj, kiuj plilarĝigis la temospektron per la prezentado de pornografiaj kaj perforto- kaj sangoriĉaj tekstoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search